Marcus Valerius Martialis
AL AMIKO


Mia kara Decianus, mi ne sanu, se dum la tutaj
      tagoj, dum la tutaj noktoj kun vi esti ne volus mi.
Sed loĝejoj niaj estas en distanco de dumil paŝoj,
      kaj ĝi faras kvarmil paŝojn kune kun la revena voj'.
Ofte vi ne estas hejme, kaj se jes, tion ofte al mi
      negas, ke mi vin ne ĝenu en labor' aŭ en la ripoz'.
Nu do, por ke mi vin vidu, mi ne pigras iri du milojn,
      sed, por ke mi vin ne vidu, iri mi pigras milojn kvar.